Landoj kaj landanoj

En la finna ekzistas la sama problemo kiel en E-o: kiel distingi inter ŝtateco, membro de etna grupo kaj adjektivo. Kie la solvo en E-o povus esti, ke ĉiam uzu la finaĵon “-ano” por montri ŝtatecon (ekz. finnlandano), en la finna oni devas kontentigi sin per frazo de tipo Suomen kansalainen : ŝtatano de Finnlando, se oni volas precizigi, ke temas pri ŝtateco, ne pri etna grupo. Altertive oni diras etninen suomalainen : etna finno por emfazi, ke temas pri etna grupo.

landolandano aŭ adjektivokelkaj lingvojlando en E-o
SuomisuomalainensuomiFinnlando
VirovirolainenviroEstonio
RuotsiruotsalainenruotsiSvedio
NorjanorjalainennorjaNorvegio
TanskatanskalainentanskaDanio aŭ Danlando
IslantiislantilainenislantiIslando
FärsaaretfärsaarelainenfääriFeroa
GrönlantigrönlantilaineninuiittiGronlando
VenäjävenäläinenvenäjäRusio
Latvialatvialainenlatvia, (lätti)Latvio
LiettualiettualainenlatviaLitovio
PuolapuolalainenpuolaPollando
SaksasaksalainensaksaGermanio
AlankomaatalankomaalainenhollantiNederlando
BelgiabelgialainenflaamiBelgio
Britannia¹britti resp. brittiläinenenglantiBritio
Etelä-Afrikkaeteläafrikkalainen²afrikaans, tsongaSud-Afriko
YhdysvallatyhdysvaltalainenenglantiUsono

¹: Oficiale la nomo de lando estas Iso-Britannia, sed multaj homoj konsideras, ke iso : granda estas sennecesa restaĵo de la kolonia epoko.
²: Precize kiel en E-o oni apartigas per ĝis-streko monddirekton en geografikaj nomoj en substantivoj, sed oni skribas kunen en landanoj kaj adejektivoj, eks. Sud-Koreio sed eteläkorealainen muoti: sudkorea modo.

Notu, ke oni skribas la nomon de lando per majusklo sed la lingvo per minusklo, do, Suomi signifas landon, ŝtaton sed suomi lingvon.

Monddirektoj

La monddirektoj en la finna estas jenaj.

Oni uzas la direktojn kiel unuopaj vortoj, ekz. Asun lännessä : Mi loĝas en okcidento, sed multe kiel prefiksoj, ekz. etelärannikko : suda marbordo.

  • Pohjoismaat, Pohjola : Nordaj landoj, Nordio