Genetivo

La finna genetivo ne nur montras posedon, sed havas tre pli multampleksan signifon kaj uzon. La genetivo funkcias kiel rolmontrilo en la finna: ĝi rilatas la vorton al iu alia vorto. Multfoje oni povas kombi du vortojn per la genetivo ambaŭmaniere: pojan kirja kaj kirjan poika. La unua vortoparo signifas posedon, “libro de la knabo”, sed la dua ian priskribon, “knabo figurita en la libro”, ĉar la libro kompreneble povas posedi nenion.

Situacion ne helpas, ke ekzistas multaj esprimoj kun vortoj, kiuj ŝajnas esti en la genetivo. Ekz. Aaltosen rintakuva povas signifi a) busto posedata de Aaltonen (kiu ajn kun tiu familia nomo), b) busto pri Aaltonen (ree kiu ajn) aŭ c) busto farita de Aaltonen (ekz. skulptisto W. Aaltonen). En la interpreto b temas pri la akuzativo.

Adnominala genetivo

Adnominala genetivo uzas genetivan formon por priskribi nominon.

La ĉefa vorto estas konkreta substantivo

  • pojan kirja : libro de (la) knabo (posedo)
  • kuusen oksa : branĉeto de/en (la) piceo (loko)

La ĉefa vorto estas abstrakta substantivo

  • ihmisen ahneus : avido de la homo (eco)

La ĉefa vorto estas verbeca substantivo

  • linnun laulu : kanto de (la) birdo (la birdo kantas, subjektiva genetivo)
  • lehden myyjä : (la) vendanto de gazetoj (la vendanto vendas gazetojn, objektiva genetivo)
  • Rauman tapaaminen : renkonto en Raŭma (oni renkontas en Raŭma, adverba genetivo)

La ĉefa vorto estas adjektivo aŭ adjektiveca vorto

  • merenvihreä : verda kiel maro (adjektivo)
  • metrin pituinen : longa kiel unu metro, metre longa (adjektiveca substantivo)
  • kaikkien paras : la plej bona (adjektiveca adverbo)
  • tyhmänrohkea : lit. kuraca kiel stultulo, malsaĝa (du adjektivoj)

La ĉefa vorto estas postpozicio

  • talon takana : malantaŭ la domo (loko)
  • talon sisällä : ene la domo (loko)
  • kulkijoiden tiellä :  kiel baro antaŭ (la) vojantoj, sur la vojo de la vojantoj (loko)

La ĉefa vorto estas verbeca nomino

  • Näen hänen tulevan : Mi vidas, ke ri venas. (mallongigita subfrazo)
  • Illan tullen saavumme : Kiam la vespero venos, ni alvenos. (mallongigita subfrazo)
  • tädin kirjailema liina : tuko brodita de la onklino (agento)

Adverba genetivo

Adverbeca genetivo

  • Pojan on kirja kateissa : La knabo perdis la libron (malnova esprimo)

Predikativeca genetivo

  • Metsä on valtion : La arbaro apartenas al la ŝtato. (genetivo montras agon)

Dativa genetivo

  • Minun on kiire : Mi devas urĝi, mi havas urĝon (genetivo montras ricevanton de ago)
  • Sinun on hiki : Ci ŝvitas, ci havas ŝviton (genetivo montras ricevanton de ago)

Adaptita de la artikolo de Eeva Kangasmaa-Minn.

Respondi