Konsonantoj

Ne multaj konsonantoj

Ĉiuj restaj literoj estas konsonantoj: b, c, d, f, g, h, j, k, l, m, n, p, q, r, s, t, v, w, x kaj z. Ne ekzistas duonvokaloj.

Plurajn konsonantojn oni uzas nur en pruntovortoj: b, c, f, q, w, x, kaj z. En la norma lingvo oni prononcas ĉi tiujn kutime, sed en praktiko, kiel oni prononcas ilin, dependas al la parolanto, ĉi ties dialekto, grado de edukado ktp. Kruda regulo estas, ke oni pronocas ekz. b kiel b nur en okcidenta parto de Finnlando kaj kiel p en la resto.

Konsonantoj d kaj g nature aperas nur en kelkaj okcidentaj dialektoj danke al la influo de la sveda. Sed ili ja aperas en la norma lingvo.

Ne multaj so-sonoj

La finna s estas ete pli mola ol E-a so, ie inter s kaj ŝ sed pli proksima al la norma s de E‑o.

Esperantan c oni skribas ĉiam kiel ts kaj ofte literoj estas en disaj silaboj, ekz. pit|sa : pico. Esperantan ŝ oni skribas kiel š aŭ kiel sh sub influo de la angla, sed kaj š kaj sh estas tre raraj (en sama silabo).

La restaj so-literoj aŭ -sonoj ne ekzistas en la finna. Jes, ne eĉ la sonoj! Al finno ĉi tiuj so-sonoj, ĉ, ĝ, ĵ kaj z, aŭdas kiel uma kaĉo. Estas tre malfacilege distingi unu de la aliaj. Se oni povas esperi iun reformon en E-on, mi petas, reduktu nombron de ĉi tiuj so-sonoj.

Kaj ĥ sonas kiel oni havas iun fremdan objekton en la gorĝo. Ĝi ne ekzistas en la finna.