Kiam? Kiel?

Milloin?

Oni demandas “Kiam…?” per Milloin…?Koska …?, kvankam ĉi-lasta propre signifas “ĉar”.

  • Milloin tapaaminen on?
    Kiam estas la renkonto?
  • Milloin bussi 12 tulee?
    Kiam la (omni)buso de linio 12 alvenas?
  • Koska sä tulet?
    Kiam ci venas?

Se la respondo rilatas al tago, oni uzas esivon (na, ), kiel ci jam lernis.

  • Tapaaminen on maanantaina : La renkonto estas lunde.
  • Vastaanotto on ylihuomenna : La aŭdienco estas postmorgaŭ.

Se la respondo rilatas al hortempo, oni uzas klo-tipan nominativan esprimon (vd. leciono Kioma horo estas?) aŭ ablativon (finaĵo lta, ltä).

  • Luento alkaa klo 10 (parolante: kello kymmenenkello kymmeneltä) : La prelego komencas je la deka¹.
  • Kokous alkaa yhdeksältä : La kunveno komencas je la naŭa.
  • Kahvitauko on puoli neljältä : La kafopaŭzo estas je duono antaŭ la kvara (subkomprenite, ke posttagmeze).

La ablativo montras ŝanĝiĝon de stato, ekde aŭ el io aŭ iu.

¹: En universitatoj en Nordio oni ofte ankoraŭ observas kutimon, kiu originas de Universitato de Upsalo, la plej malnova en Nordio, kie la pregeloj ĉiam komencis kvaronon poste. Do, kvakam oni diras, ke la pregelo komencas je la deka, vere ĝi komencas nur kvaronon post la deka. Oni parolas pri akademia kvarono.

Miten? Kuinka?

Oni demandas “Kiel…?” per Miten…?Kuinka…?.

  • Miten voit?
    Kiel ci fartas?
  • Miten voitte?
    Kiel vi fartas?
  • Miten tämä toimii?
    Kiel ĉi tio funkcias?
  • Kuinka pääsen opistolle?
    Kiel mi alvenas al la edukejo?