Komuna eŭropa lingvo?

Multfoje oni renkontas terminon “eŭropaj lingvoj” en la senco, ke ĉiuj lingvoj, kiuj originas el Eŭropo, estas iel parencaj aŭ iel apartenas al la saman grupon.

Do, kiuj tri lingvoj ne apartenas al la grupo kaj kial?

  • la angla
  • la araba(j)
  • la ĉinaj
  • la finna
  • la germana
  • la hindia
  • la hispana
  • la rusa

Por komenco… Kvin estas (origine) parolata en Eŭropo: la angla, la finna, la germana, la hispana kaj la rusa. Hmm, kvar ne uzas latinan alfabeton. La araba (العربية) uzas sian alfabeton, la ĉinaj (中文, 汉语, 华语 aŭ 華語) siajn simbolojn, la moderna hindia (मानक हिन्दी) sian literojn kaj la rusan (русский язык) sian. Sed lingvoj kun latina alfabeto estas ankaŭ kvar: la angla, la finna, la germana kaj la hispana. Kio do disdividas ĉi tiun grupon en du grupojn tiel, ke la alia grupo havas tri lingvojn ?

Tamen ke oni uzas tre malsimilajn skribsistemojn en la angla (latina alfabeto), en la germana (latina alfabeto), en la hindia (nagaria skribsistemo), en la hispana (latina alfabeto) kaj en la rusa (cirila alfabeto), ili ĉiuj estas hindoeŭropaj lingvoj. Ili havas similan strukturon: la vortordo estas pli malpli fiksa (ofte subjekto-verbo-objekto, SVO), oni uzas prepoziciojn por esprimi lokon kaj movadon, verboj estas tre gravaj ktp. Notu, ke ankaŭ E-o profunde estas hindoeŭropa lingvo.

Do, la tri lingvoj, kiuj ne apartenas al la grupo, estas ĉiuj ne-hindoeŭropaj.

La arabaj lingvoj apartenas al la semidaj lingvoj, en kiuj la vortoj konstruas ĉirkaŭ trikonsonantajn vortoradikoj.

La ĉinaj lingvoj formas unuan ĉefgrupon de la ĉinotibetaj lingvoj.

Kaj la finna apartenas al…

Finno-ugraj lingvoj

La finna kune kun la hungara, la estona kaj kelkaj aliaj, en tute ĉirkaŭ dudek lingvoj, formas lingvan grupon kun la nomo la finno-ugraj lingvoj. Komunaj trajtoj de ĉi tiuj lingvoj estas (ne paniku, mi klarigas plue poste):

  • sintezo: oni uzas fleksion kaj afiksoj ĉe la radikoj, kp. kun kat/id/o/j/n
  • sendependaj sufiksoj: kp. kun kat/et/o anstataŭ eta kato
  • kazoj anstataŭ pre- kaj postpozicioj: kp. kun kato/n anstataŭ na kato (neoficiala rolvorteto por akuzativo)
  • vokala harmonio
  • nenia gramatika genro: ne artikoloj kiel die Sonne sed das Mond

Danke al kazoj la vortordo en la finna estas tre libera (pli libera ol en E‑o), kvankam oni plejparte uzas speciale en la parolado SVO-ordon.