Kioma horo estas?

Oni demandas “kiu horo estas” aŭ “kioma horo estas” per mi kello on? resp. paljonko kello on? Nenio diferenco ekzistas inter demandoj. Oni uzas kardinalajn nombrojn en respondoj.

kello on yhdeksän
  • Pardonu, kioma horo estas? : Anteeksi, mitä kello on?
  • Estas la naŭa : Kello on yhdeksän.
  • Estas ekzakte la naŭa: Kello on tasan yhdeksän.
  • Estas la dudek unua : Kello on 21. (parolante: kaksikymmentä­yksikakskytyks )

Memoru, ke oni ĝenerale skribas per literojn nur ĝis dek, tial oni skribas Kello on 21. En kazo de horoj oni kutime ĉiam skribas per ciferoj, ekz. Kello on 9 Kello on 9.00. La difereco estas, ke 9.00 estas preciza esprimo, kontraŭe la nura 9 signifas ĉirkaŭ, +/- kelkaj minutoj. Ofte oni uzas vortojn tasan : ekzakte, precize, noin : ĉirkaŭ, vajaa : lit. neplena, ete antaŭ aŭ vähän yli : ete post por precizigi.

Kvankam oni uzas 24 horan tempon, eblas skribi kaj diri Kello on yhdeksän illalla : Estas la naŭa vespere, sed pli kutime estas lasi matenon aŭ vesperon esti subkomprenita kaj skribi nur Kello on yhdeksän. Oni ne plu uzas mallongigojn por montri antaŭtagmezon aŭ posttagmezon, kaj ilia uzo en aliaj lingvoj aperas kiel 1800-eska.

kymmentä yli kymmenen
  • skribante en kuranta teksto (libro, gazeto ktp.) aŭ parolante la norman lingvon:
    Kello on kymmenen minuuttia yli kahdeksan : Estas dek minutoj post la deka.
    Kello on kymmen yli kymmenen : Estas dek post la deka.
  • ordinare parolante:
    Kymmenen yli kymmenenKymne yli kymne
  • skribante se estas mateno: 10.10¹ aŭ klo 10.10 (klo estas mallongigo de la vorto kello : horo, horloĝo²)
  • skribante se estas vespero: 22.10klo 22.10

¹: La finna uzas punkton kiel disigilon, sed oni ankaŭ ofte vidas dupunkton danke al la angla influo.
²: E-o havas vorton “tempo” por la fenomeno, “horo” por la mezurunuo kaj “horloĝo” por aparato, sed el ĝi mankas vorton por ciferan esprimon “8.05”. Mi pensas, ke ĉi tial oni vidas ne-regulajn esprimojn “8h05” aŭ “8:05 horo” en E-o. La vorto kello povas signifi kaj aparaton (Minulla on kello : Mi havas horloĝon) kaj tian esprimon (Kello on 8.05 : Estas 8.05).

Kiam oni parolas, kioma horo estas, oni preskaŭ neniam uzas vorton tunti : horo (en la senco de periodo de 60 minutoj). Ankaŭ uzo de vorto minuutti : minuto estas apenaŭa. Speciale en la parolata lingvo oni eĉ subkomprenas horon esti la fluanta kaj forlasas ĝin, kymne yli : dek post.

kello on vartin yli kymmenen
  • skribante en kuranta teksto aŭ parolante la norman lingvon:
    Kello on viisitoista minuuttia yli kymmenen : Estas dekkvin minutoj post la deka.
  • ordinare parolante:
    Vartin yli kymmenen : Kvaronon post la deka aŭ nur vartin yli : kvaronon post.
kello viis vail puoli kymmenen
  • skribante en kuranta teksto aŭ parolante la norman lingvon:
    Kello on kaksikymmentäviisi minuuttia yli yhdeksän : Estas dudekkvin minutoj post la naŭ.
    Kello on viisi vaille puoli kymmenen : Estas kvin minutoj antaŭ la naŭan kaj duonon.
  • ordinare parolante:
    Viis vail puol kymne :  laŭlitere “kvin antaŭ la duona dek”, sed oni ne povas mallongigi ĉi tiom en E-o.

Oni ofte rigardas tempon kiel, kiom da minutoj oni havas antaŭ io okazas, kaj ĉar uzas tiajn esprimojn kiel viis vail puol kymne. Oni tuj ekscias, ke restas kvin minutojn.

puoli kolme
  • skribante en kuranta teksto aŭ parolante la norman lingvon:
    Kello on neljätoista kolmekymmen : Estas dekkvar kaj tridek.
    Kello on puoli kolme : Estas duono antaŭ la tria aŭ la dua kaj duono.
  • ordinare parolante:
    Puoli kolme : duono antaŭ la tria
kakskyt vail kymne
  • skribante en kuranta teksto aŭ parolante la norman lingvon:
    Kello on kaksikymmen vaille kymmenen : Estas dudek antaŭ la deka.
  • ordinare parolante:
    Kakskyt vail kymne : Dudek antaŭ la deka
    Kakskyt vail : Dudek antaŭ

Oni povas ankaŭ diri Kymmen yli puoli kymmenen : Dek post duono antaŭ la deka, kiu havas subkomprenitan sencon, ke io jam okazis kaj oni iel malfruis.