Fleksio

Kion signifas fleksio?

Ĉiuj finno-ugraj lingvoj estas tre fleksemaj. Ili ne havas gramatikan genron, sed substantivoj kaj adjektivoj distingas singularon kaj pluralon, uzas kazojn kaj posesivajn finaĵojn kaj verboj fleksias laŭ persono, tempo kaj gramatika modo. Lasu min mallonge ekpliki.

Singularo kaj pluralo

Kie en E-o oni uzas finaĵon ‑j  por montri pluralon, oni uzas en la finna finaĵon ‑t, ekz. talo_, talot : domo, domoj. Sed en la plejparto de kazoj, pluralo estas montrita per ‑i‑‑j‑ ene de la vorto, ekz. en partivo taloa, taloja : parton de domo resp. kelkajn domojn, partojn de domoj.

Gramatikaj kazoj

El la latinidaj lingvoj kaj la angla mankas kazoj en tute. E-o havas unu, akuzativon. La germana havas kvar kaj aliaj hindoeŭropaj lingvoj de ses ĝis naŭ. La norma finna havas cirkaŭ 15 depende kiel oni kalkulas (se oni inkludas ĉiujn formoj, kiujn oni normale konsideras esti adverbaj formoj, ekzistas en tute 29 kazoj) kaj kelkaj dialektoj kelkajn pli.

  • talo_, talot : domo resp. domoj (nominativo)
  • talon, talot : domon resp. domojn (akuzativo)
  • talon, talojen : de (la) domo resp. de (la) domoj (genetivo)
  • taloa, taloja : parton de (la) domo resp. partojn de (la) domoj (partitivo)

Dum ĉi tiu kurso oni instruas nur la plej uzantajn.

Posesivaj finaĵoj

En la norma lingvo oni uzas posesivajn finaĵojn, sed la parolata lingvo oni ofte forlasas ilin. Plie pri ĉi tiuj poste.

Verba fleksio

La verboj en la finna fleksias laŭ persono, tempo kaj modo. Verba fleksio laŭ persono signifas, ke formo de verbo estas influita de persono. Kp. kun la germana (ich habe, du hast…) aŭ kun la hispana (yo tieno, tú tienes…).

La personaj finaĵoj de verboj estas:

  • n : mi
  • t : ci
  • duobligu vokalon : ri
  • mme : ni
  • tte : vi
  • vat aŭ –vät laŭ la vokala harmonio : ili

Per fleksio laŭ tempo oni montras, kiam la ago de la verbo okazas (kp. kun -as, -is kaj -os en E-o). Verboj en la finna havas du aŭ kvar tempoj depende de la modo.

Ankaŭ la modoj estas kvar, sed tempoj kaj modoj efikas unu la alian, pro kio ĉiuj kombinaĝoj ne ekzistas.