Jen estas iuj terminoj, kiuj estas uzataj en ĉi tiu retejo.
- jesa kaj nea formo
La nea vorto en la finna estas verbo, kaj kiel ĉiuj aliaj verboj ĝi fleksas. Jesa formo de verbo estas la verbo mem (minä syön : mi manĝas). Nea formo de verbo konsistas el la nea verbo kaj la verbo mem (minä en syö : mi ne manĝas). - kazo
Kazo signifas gramatikan fleksian kategorion de la nominoj (vd. suben). Oni parolas pri deklinacio. E-o havas du kazoj: nominativo kaj akuzativo. Kiom da kazoj la finna havas dependas, kiun oni rigardas kiel kazo, sed kutime oni konsideras, ke estas 15 kazoj. - konsonanta alterno
Kelkaj konsonantoj kaj konsonantokombinaĵoj (plej ofte temas pri k, kk, l, ll, p, t kaj tt) alternas, kiam vorto fleksas. Oni parolas pri forta kaj malfortan ŝtupo, kaj konsonanto alternas de unu ŝtupo al la alia, ekz-e luku → luvun. En ĉi tiu retejo oni markas alternon de ŝtupo peren la fino de vorto dum komencaj lecionoj. - nomino
En la finna substantivoj, adjektivoj, nombrovortoj kaj pronomoj konsistigas grupon de vortoj, kiu nomiĝas nominit (laŭ latina nomen, nomo) kaj signifas vortoj, kiuj fleksas en la kazoj. Eble oni povus uzi terminon “finnaj substantivecoj”, sed mi decidis uzi alian terminon, por ke oni ne miksus nominojn kun la E-e uzo de la termino substantiveco. - postpozicio
Postpozocio funkcias kiel prepozicio, montras rolon de substantivo, sed postpozicio staras poste de la substantivo (talon takana : “de (la) domo malantaŭe” → malantaŭe (la) domo). Por montri roloj la finna uzas plejparte kazojn, sed ankaŭ kelkajn postpozicion kaj nur tre malmulte prepoziciojn. - verba fleksio
En la finna verboj fleksas laŭ persono, tempo kaj gramatika modo. Oni parolas pri konjugacio. Kp. kun la germana: ich bin, du bist…, ich war, du warst… ich hätte gewesen, du hättest gewesen… - verbomodo
E-o havas kvar verbomodojn (neŭtra, reala, vola kaj kondiĉa). La finna havas kvin verbomodojn (infinitivo, indikativo, imperativo, kondicionalo kaj potentialo), kies uzo iomete distingiĝas de la E-a uzo. - verbotempo
E-o havas tri simplajn verbotempojn (as-, is- kaj os-tempon) kaj multajn kompleksajn verbotempojn, kiujn oni konstruas uzante participajn formojn de verboj. La finna havas du simplajn tempojn (prezenco kaj preterito) kaj du kompleksajn tempojn (perfekto kaj pluskvamperfekto). - verbotipo
En la finna ekzistas kvin verbotipoj, kiuj montras, kiel verbo fleksas. - vokala harmonio
La vokaloj en la finna dividiĝas en tri grupojn: antaŭaj (y, ä, ö), malantaŭaj (a, o, u) kaj neŭtralaj vokaloj (e, i). Unu memstara, ne-kunmetita, vorto povas havi vokalojn nur el la sama grupo aŭ el la neŭtrala grupo.