La baza formo, la unua infinitivo, finiĝas per du konsonantoj kaj –a aŭ –ä.
- tulla : veni
- mennä : iri
- hymyillä : rideti
- …
Por fleksi la verbon:
- Forigu la vokalon, markilon de la infinitivo, kaj unu el la konsonantoj por atingi la verboradikon:
tulla → tul : veni → ven. - Almetu –e: tul → tule.
- Por jesa formo almetu la personan finaĵon al la radiko:
tule + –n → tulen : ven + -as → mi venas. - Por nea formo uzu la nean verbon kaj la radikon:
en + tule → en tule : ne ven → mi ne venas
Notu, ĉar oni forigas unu konsonanton, la vorto ĉiam submetiĝas la konsonantan alternon.
persono | jesa formo¹ | nea formo¹ | en E-o |
minä | tulen
| en tule
| mi venas; mi ne venas |
sinä | tulet
| et tule
| ci venas; ci ne venas |
hän | tulee
| ei tule
| ri venas; ri ne venas |
me | tulemme
| emme tule
| ni vena; ni ne venas |
te | tulette
| ette tule
| vi venas; vi ne venas |
he | tulevat
| eivät tule
| ili venas; ili ne venas |
minä | menen
| en mene
| mi iras; mi ne iras |
sinä | menet
| et mene
| ci iras; ci ne iras |
hän | menee
| ei mene
| ri iras; ri ne iras |
me | menemme
| emme mene
| ni iras; ni ne iras |
te | menette
| ette mene
| vi iras; vi ne iras |
he | menevät
| eivät mene
| ili iras; ili ne iras |
minä | hymyilen
| en hymyile
| mi ridetas; mi ne ridetas |
sinä | hymyilet
| et hymyile
| ci ridetas; ci ne ridetas |
hän | hymyilee
| ei hymyile
| ri ridetas; ri ne ridetas |
me | hymyilemme
| emme hymyile
| ni ridetas; ni ne ridetas |
te | hymyilette
| ette hymyile
| vi ridetas; vi ne ridetas |
he | hymyilevät
| eivät hymyile
| ili ridetas; ili ne ridetas |
¹: Memoru, ke oni povas forlasi personan pronomon en ĉiuj aliaj personoj sed la tria. Do, oni ofte diras nur tulen aŭ en tule.