Demandoj

En E-o oni povas demandi per demandovortoj (kio, kiu…) aŭ per demanda partikulo (ĉu). La finna havas similan sistemon: ekzistas demandovortoj (mikä, mitä, kuka…) kaj demanda finaĵo (-ko-kö). Memoru, ke ankaŭ en demandaj frazoj oni havas falantan intonacion en la finna.

Mikä, mitkä?

Oni uzas mikä por demandi pri afero, kiu estas numerabla. Oni atendas, ke la respondo priskribas aferon pli malpi en la tutaĵo. La respondo estas en la nominativo.

  • Mikä sun nimi on? : Kio/kiu estas cia nomo? Kiel ci nomiĝas?
    La respondo estas nomo. Ekz. Minä olen Maija. Mä oon¹ Matti.
  • Mikä on vikana? : Kio estas difekto? (iu ne funkcias)
    La respondo priskribas la difekton. Ekz. Akku on rikki : Akumulatoro estas rompita.

¹: Marku la diferencon:
on : singulara tria persona formo de la verbo “esti”, norma lingvo: Hän on Matti : Ri estas Matti.
oon: singulara unua persona formo de la sama verbo, parolata lingvo; olen laŭ la norma lingvo.

La vortordo kutime estas tia, ke la verbo estas en la fino Mikä sun nimi on?, sed eblas ankaŭ demandi per Mikä on sun nimi?, kiam la verbo estas “esti”, t.e. kun inversa vortordo laŭ la ĝermanalingva modelo.

La plurala formo estas mitkä.

  • Mitkä ovat teidän nimenne?Mitkä ova teidä nimet? : Kiuj estas viaj nomoj?
  • Mitkä osat puuttuvat? : Kiuj partoj mankas?

Kun aliaj verboj uzu la normalan, rektan vortordon.

Mitä?

Oni uzas mitä por demandi pri afero, kiu ne estas numerabla aŭ kiu estas nur parton de io. Oni atendas, ke la respondo priskribas nur parton de afero. La respondo estas en la partitivo. Notu, ke la demandovorto mem ja estas en partitivo: mikä mitä.

  • Mitä luet? : Kion ci legas?
    La respondo estas ekz. Luen kirjaa : Mi legas (parton de aŭ kelkaj paĝojn de) libron; Luen sanomalehteä : Mi legas (parton de aŭ kelkaj paĝojn de) gazeton.
  • Mitä kuuntelet? : Kion ci aŭskultas?
    La respondo estas ekz. Kuuntelen Jonny M:ää : Mi aŭskultas (kelkajn muzikaĵojn de) Jonny M.
  • Mitä sinulle kuuluu? : Kiel ci fartas?
    La respondo povas esti: Ihan hyvää : Aktuale bone.
    Notu: Por iu finna la demando estas vera, ne iu malplena saluta frazo.

Ĉar temas pri iu nenumerabla aŭ parton de iu, ne ekzistas plurala formo de mitä.

Kuka, ketkä?

Per kuka kaj ketkä oni demandas pri persono resp. personoj. La respondo estas nomo aŭ ia priskribo pri pria homo, kiu estas subjekto de ago.

  • Kuka tulee? : Kiu venas?
    Matti tulee : Matti venas; Kaunis mies tulee : Bela viro venas.
  • Ketkä palaavat? : Kiuj revenas?
    Maija ja Matti palaavat: Maija kaj Matti revenas; Kurssilaiset palaavat : (La) kursanoj revenas.

En tre malmultaj dialektoj oni uzas anstataŭ vorton kuka vorton ketä, kiu fakte estas singulara partitiva formo de kuka, kuka ketä. Ketä siäl o? : Kiu estas tie?.

Ketä, keitä?

La partitivaj formoj de kuka kaj ketkä estas ketä resp. keitä. Ofte responda demando en E-o uzas verbon, kiu postulas akuzativan objekton, rigardi, vidi ktp.

  • Ketä katsot? : Kiun ci rigardas?
  • Keitä siellä on? : Kiuj estas tie?

Memoru, ke la partitivo montras parton, iun ne tute aŭ iun nenumerablan. Kiam oni rigardas iun, la rigardado ne estas numerabla aŭ havas difinajn limojn, tial oni demandas per la partitiva formo, ketä. Analoge oni atendas, ke respondo al la demando keitä siellä on estas nur nomoj aŭ priskriboj de kelkaj homoj, ne ĝisfunda listo de homoj.

Eblas demandi per nominativa formo ketkä siellä ovat : kiuj estas tie, sed ĉi tiam oni atendas precizan, ĝisfundan liston aŭ priskribon.