Ĉu?

La esperanta demanda partikulo aŭ vorteto “ĉu” staras aparte, sed logike apartenas al la verbo. Kompense la finnan demandan finaĵon ko, oni povas almeti preskaŭ al ĉiu vorto depende de, kion oni volas demandi, emfazi.

Supozu, ke punainen talo seisoo mäellä : ruĝa domo staras sur la monteto. Ĉi tiam oni povas demandi kaj respondi:

  • pri la verbo: Seisooko mäellä talo? : Ĉu domo staras sur la monteto?
    jesa respondo: Kyllä seisoo, punainen : Jes, staras, la ruĝa.
    nea respondo: Ei, se on lato : Ne, ĝi estas fojnero.
  • pri la adjektiva atributo, priskribo, koloro: Sininen talo seisoo mäellä? : Ĉu la domo sur la monteto estas blua?
    la respondo: Ei, talo on punainen : Ne, la domo estas ruĝa.
  • pri la subjekto: Taloko seisoo mäellä? : Ĉu la konstruaĵo sur la monteto estas domo?
    jesa respondo: Kyllä ja lato myös : Jes kaj ankaŭ fojnero.
    nea respondo: Ei, lato vain : Ne, nur fojnero.
  • pri la loka esprimo: Mäellä talo seisoo? : Ĉu la domo staras sur la monteto?
    jesa respondo: Kyllä, matalalla mäellä : Jes, sur la malalta monteto.
    nea respondo: Oikeastaan seuraavalla mäellä : Vere sur la sekva monteto.