Enkonduko

Ĉu la finna estas malfacila?

Kiam oni pripensas, ĉu oni komencas lerni iun novan lingvon, unu el la plej ofte demanditaj demandoj estas, ĉu lingvo X estas malfacila aŭ ne. Oni volas ricevi simplan respondon – jes aŭ ne – sed preskaŭ ĉiam la ĝusta respondo aŭdiĝas: dependas. Dependas de kio estas via denaska lingvo, kiujn aliajn lingvojn vi jam posedas, kia granda estas via motivo ktp.

Se vi loĝas en Nordio aŭ alie parolas iun skandinavian lingvon aŭ la germanan, vi havas avantaĝon super parolantoj ekz. de la araba, ĉar la ĉirkaŭo, historio, kulturo havas ion komunan kun la finnoj. Sed verŝajne vi alvenas el la ĉirkaŭo, kiu diferencas de la finna ĉirkaŭo. En moderna lingvistiko oni parolas pri mentala modelo (vd. ekz. verkon de Frode Strømnes), kiel oni perceptas la ĉirkaŭon kaj kiel ĝi influas la lingvon kaj inverse. La mentala modelo de la finna probable estas malsimila al la modelo de via denaska lingvo.

La gramatikon de la finna oni povas lerni logike. Pli granda tasko estas la vortaro. Kvankam oni ekspertizas, ke eĉ ĉ. duono de la vortaro havas hindoeŭropan orginon, vorto povas esti prunteprenita tiom antaŭ longa tempo, ke vi ne plu povas identigi similecon, ekz. la germana Monntag → la finna maanantai. Sed la plej granda tasko estas ŝanĝi vian mentalan modelon.

Ek!