Kie oni parolas la finnan?

En Finnlando

La finna estas la plej parolata lingvo en Finnlando, kie 90% aŭ ĉ. 4,9 milionoj de loĝantaro parolas ĝin denaske. Kvankam Finnlando oficiale estas dulingva (la finna kaj la sveda), la nombro de unulingve svedaparolantaj finnoj (ĉ. 5,3% de la loĝantaro) estas klare tre malpli ol 60 000. La restaj pli malpli posedas la finnan.

Krome oni ekspertizas, ke ĉ. ¾ de ne-denaskaj finnaparolantoj en Finnlando posedas la finnan minimume sur la meza nivelo.

En Svedio

Oni ekspertizas, ke en la nuntempa areo de Svedio ekzistas finnaparolantoj almenaŭ komence de la lasta parto de 1500-jarcento sed verŝajne de prahistoria tempo.

Kiam Finnlando igis parton de Rusio post Finna milito, la milito 1808–09 inter Svedio kaj Rusio, la nova ŝtata limo ne limigis laŭ lingva limo sed laŭ rivero Tornio. Naskiĝis la izolita grupo de la finnaparolantoj, parolantoj de meänkielitornival-finna, kies lingvo de politikaj kialoj hodiaŭ nomiĝas en Svedio kiel lingvo, en Finnlando kiel dialekto.

La tria grupo de la finnaparolantoj en Svedio estas tiuj, kiuj enmigris el Finnlando post la dua mondmilito.

En tute oni konsideras, ke ĉ. 220 000 posedas la finnan en Svedio sur gepatra nivelo. La finna estas la plej granda malplimulta lingvo en Svedio kaj havas statuson de oficiala malplimulta lingvo.

En Norvegio

Ankaŭ la lingvo, kiun kvenoj parolas en Norvegio, la kvenon, (2000–8500 denaskaj parolantoj), nomiĝas de politikaj kialoj kaj kiel lingvo kaj kiel dialekto de la finna.

En Rusio

Estas kelkaj grupoj de finnaparolantoj en Rusio. La tradicie plej granda estas ingrioj, kiuj originas el periodo dum 1600-jarcento, kiam Ingrio en nuntempa Leningrada provinco apartenis al Svedio. Multajn persekutis dum la stalinismo kaj la plejparto de la restaj enmigris kiel repatriiĝantoj en Finnlandon dum 1990-jardeko. Tiuj, kiuj restis en Rusio, estas nuntempe rusigitaj.

La absoluta kaj proporcia nombro de finnaparolantoj en Respubliko Karelio estas variintaj multe dum la lasta jarcento laŭ politika situacio, sed estas nuntempe ĉ. 8500 aŭ 1,3% de la loĝantaro.

En Respubliko Karelio loĝas ankaŭ kareloj (ĉ. 45 500) kaj vepsoj (ĉ. 8200), kiuj estas finno-ugroj, sed ili parolas diversajn dialektojn de la karela resp. de la vepsa lingvo. Tiuj iome estas kompreneblaj al finnaparolantoj. Nepre ĝustaj nombroj ne ekzistas, kaj multaj kareloj kaj vepsoj estas pli malpli rusigitaj.

Alie

Multaj finnoj enmigris en Nord-Ameriko dum periodo de 1880–1930. En popolnombradoj dum ĉi tiu jarcento eldiris la finnan kiel hejma aŭ denaska lingvo 26 000 en Usono kaj 17 000 en Kanado.

Ankaŭ en Aŭstralio loĝas multaj elmigrintoj el Finnlando kaj siaj idoj. Iu kalkulo konkludas al 10 000 personoj de unua generacio, 17 000 de dua generacio kaj 30 000 de antaŭaj generacioj kun finna origino, sed oni ne scias, kiom da homoj posedas la finnan.