Nombrovortoj

Oni uzas nombroj por montri nombron aŭ kiomon, ordon, horon ktp. kiel en E-o. En la finna ĉiuj nombrovortoj apartenas al nominoj, kiu signifas, ke ili fleksas per kazoj.

Kvantaj nombrovortoj

La kvantaj nombrovortoj aŭ kardinalaj nombroj montras nombron, kiomon aŭ kvanton.

norma lingvoparolata lingvo
0nol/lanol
1yk/siyks
2kak/sikaks
3kol/mekol
4nel/jänel
5vii/siviis
6kuu/sikuus
7seit/se/mänseite
8kah/dek/sankasi, kaheksa
9yh/dek/sänysi, yheksä
10kym/me/nenkymne
11yk/sitois/ta¹ykstoist
12kak/sitois/ta¹kakstoist
13kol/metois/ta¹koltoist
14nel/jätois/ta¹neltoist
15vii/sitois/ta¹viistoist
16kuu/sitois/ta¹kuustoist
17seit/se/mäntois/ta¹seittoist
18kah/den/santois/ta¹kaheksatoist
19yh/dek/säntois/ta¹yheksätoist
20kak/sikym/men/täkakskytä
21kak/sikym/men/täyk/sikakskytyks
22kak/sikym/men/täkak/sikakskytkaks
30kol/mekym/men/täkolkytä
40nel/jäkym/men/tänelkytä
50vii/sikym/men/täviiskytä
60kuu/sikym/men/täkuuskytä
70seit/se/mänkym/men/täseiskytä
80kah/dek/sankym/men/täkaheksakytä
90yh/dek/sänkym/men/täyheksäkytä
99yh/dek/sänkym/men/tä­yh/dek/sänyheksäkytäyheksä, ysiysi²
100sa/tasata
101sa/tayk/sisatayks
999yh/dek/sänsa/taa­yh/dek/sän­kym/men/tä­yh/dek/sän³yheksäsataa­yheksäkytä­yheksä, ysiysiysi²
1000 aŭ 1 000 aŭ 1,000⁴tu/hattuhat, tonni
1111 aŭ 1 111 aŭ 1,111⁴tu/hat sa/tayk/sitois/ta³tuhatsatayks
10 000 aŭ 10,000⁴kym/me/nentu/hat/takymppitonni
100 000 aŭ 100,000⁴sa/tatu/hat/tasatatuhat, satatonni
1 000 000 aŭ 1,000,000⁴mil/joo/na⁵miljoona, milli
1 000 000 000 aŭ 1,000,000,000⁴mil/jar/di⁵miljardi

¹: La finaĵo -toista en nombroj 11–19 indikas, ke temas pri dua deko, kp. kun -teen en la angla.
²: Formoj ysiysi kaj ysiysiysi estas uzata, kiam oni parolas pri prezoj.
³: Oni grupigas nombroj per mil, kiam oni skribas per vortoj.
⁴: Oni grupigas nombroj per mil, kiam oni skribas per ciferoj, uzante spaceton aŭ komon kiel mildisigilon. Komo estas kutima nur en oficialaj dokumentoj kaj en kontado, spaceto alie. Nombroj malpli ol dek mil oni ofte neoficiale skribas sen spaceto aŭ komo.

⁵: Oni ofte mallongigas vorton milj. resp. mrd., (notu punktoj en la fino), ekz. Uusi tie maksaa 100 milj. : La nova vojo kostas 100 milionojn.

Ene de kuranta teksto oni skribas per literoj nur ĝis dek (nollakymmenen) kaj ekzakte cent (sata), mil (tuhat), miliono (miljoona) kaj miliardo (miljardi). La restajn oni skribas per ciferoj kiel ankaŭ plurajn tempajn esprimojn.

Kiom da…?

Oni demandas “kiom da…” per kuin/ka mon/ta…

  • kvin eŭroj : viisi euroa, viis euroo
  • unu libro : yksi kirja, yks kirja
  • du homoj : kaksi ihmis, kaks ihmist
  • naŭ skribiloj⁶: yhdeksän kynää, yheksä kynää

⁶: En pluraj okazoj en la finna oni uzas vortojn, kiuj ne strikte specifas, kia iu estas. Se oni devas precizigi, oni konstruas kunmetitan vorton per almeti difinilon al la vorto. Ekz. kynä : skribilo, muste/kynä : lit. inko/skribilo, t.e. plumo, lyijy/kynä : lit. plumbo/skribilo, t.e. krajono. En praktiko la kunteksto specifas aŭ estas subkomprenita, pri kia objekto temas. Ĉi tial la E-a uzo de tute apartaj vortoj (skribilo, plumo kaj krajono) por “baze sama afero” sentas stranga kaj tute sennecesa.

La mezurunuo post iu nombra esprimo estas en singulara nominativo nur por unu unuo: yksi euro, yksi metri. Por ĉiuj aliaj unuoj oni ĉiam uzas singularan partitivon: kaksi euroa, ne kaksi euroja; kolme metriä, ne kolme metrejä; kaksi ihmis, ne kaksi ihmisiä. La kialo por ĉi tiu komence ŝajna erara uzo de la singulara formo estas, ke la nombra vorto mem (ekz. kaksi supre), kiu ankaŭ estas nomino, estas en singularo. Se oni diras kaksia euroja : (erare) du-jn eŭrojn, estas subkomprenita, ke temas pri 2-eŭraj moneroj inter amaso de moneroj.

Kio kostas…?

Oni demandas “kio kostas…” per kuin/ka pal/jon mak/saa…

  • Pano kostas du eŭrojn : Leipä maksaa kaksi euroa.
  • Fromaĝo kostas 4,50 €⁷ : Oni diras: Juusto maksaa neljä euroa viisikymmentä senttiä Juusto maksaa neljä viisikymmentä, ĉar oni ofte forlasas monunuoj, kiam prezo enhavas centojn. Oni skribas Juusto maksaa 4,50.
  • Poloa ĉemizo kostas 19,99 €: Laŭ la norma lingvo oni diras Poolopaita maksaa yhdensäntoista euroa yhdeksänkymmentäyhdeksän senttiä, sen multaj diras nur Poolopaita maksaa yhdeksätoist ysiysi. Oni skribas Poolopaita maksaa 19,99.

⁷: En prezaj etikedoj kaj en similaj oni uzas la signon € sammaniere kiel aliaj mezurunuoj, poste kun spaceto. En teksto oni prefere skribas per la vorto eŭro aŭ forlasas ĝin. La centsigno ¢ estas praktike nekonata.