Tabelvortoj 1

Karakteriza al ĉiuj finno-ugraj lingvoj estas manko de artikoloj, ekzistas nek nedifinaj nek difinaj artikoloj. Anstataŭ artikoloj oni uzas montrajn pronomojn. Konsekvence la uzo de “la” estas malfacila por iu finnaparolanta esperantisto. Mi pardonpetas, se mi ne povas almeti la difinan artikolon en ĉiun lokon, al kiu ĝi apartenas.

Distancoj

La senco de distanco en E-o limitiĝas en du: ĉi tio aŭ tio. La finna havas tri distancojn kiel la hispana, itala, japana, ukraina ktp. :

  • ĉe mi, ĉe la parolanto
  • ĉe ci, ĉe la aŭskultando
  • ĉe ri, ie, alie

Ĉi tiu tri-distanceco aplikiĝas preskaŭ en ĉiujn pronomojn kaj lokajn adverbojn.

Montraj pronomoj

Tri distancoj en singularo kaj pluralo rezultas, ke oni havas ses montrajn pronomojn. En praktiko oni havas multe plu, ĉar la montraj pronomoj estas nominoj kaj ĉi tial fleksas laŭ la kazoj. Ci minimume konas sekvajn kazojn:

  • nominativo, kiu estas la baza formo
  • genetivon (n), kiu montras posedon kaj funkcias kiel ĝenerala rolmontrilo
  • partitivo (a, ta, ä, ), kiu montras kvanton aŭ parton de io kaj ofte respondas al la E-a akuzativo
  • esivo (na, ), kiu interalie montras, je kiu tempo ago okazas
  • inesivo (ssa, ssä), kiu respondas al “en” (sen movo)
  • adesivo (lla, llä), kiu respondas al “ĉe io”

Jen estas la respondaj montraj pronomoj.

nominativoen E-onotoj
tämäĉi tio, ĉi tiuio aŭ iu ĉe mi
tuotio, tiuio aŭ iu ĉe vi
seĝiio aŭ iu ĉe ri, en iu alia loko
nämäĉi tioj¹, ĉi tiujioj aŭ iuj ĉe mi
nuotioj, tiujioj aŭ iuj ĉe vi
neili²ioj aŭ iuj ĉe ri, en iu alia loko
genetivoen E-oekzemploj
tämänprep. + ĉi tio, ĉi tiuTämän vuoksi… : Por ĉi tiu kialo… (rolmontrilo)
tuonprep. + tio, tiutuon talon edessä : antaŭ tiu domo (rolmontrilo)
senĝiasen häntä : ĝia vosto (posedo)
näidenĉi tioj, de ĉi tiujNäiden vinkkien avulla onnistut! : Ĉi tiuj konsiletoj helpas cin sukcesi! (rolmontrilo)
noidenartikolo + de tioj, de tiujNoiden talojen puutarhat ovat kauniit : La ĝardenoj de tiuj domoj estas belaj (posedo kaj rolmontorilo)
niidenilia, siamateriaalit ja niiden merkitys : materialoj kaj sia signifo (posedo)
partitivoen E-onotoj
tätäĉi tion, ĉi tiunTätä ei tiennyt kukaan : Ĉi tion nenio sciis
tuotation, tiunMinä en syö tuota : Mi ne manĝas tion
sitäĝinKuinka mitata sitä? : Kiel mezuri ĝin?
näitäĉi tiojn, ĉi tiujnSeuraan näitä kanavia Youtubessa : Mi sekvas ĉi tiujn kanalojn en Jutubo:
noitatiojn, tiujnMennemmekö katsomaan noita taloja? : Ĉu ni iras rigardi tiujn domojn?
niitäilinMe käytämme niitä : Ni uzas ilin 

¹: Pri E-a uzo de pluralaj formoj de o-tabelvortoj vd. PMEG.
²: La plurala persona pronomo he ankaŭ tradukiĝas al ili, sed he temas pri homoj, ne pri ne-homoj.