Ses tavoloj

Oni ekspertizas, ke la finna lingvo havas ses tavolojn de vortoj. Per tavoloj oni celas, ke estas diversaj epokoj, dum kiuj diversaj, ofte najbaraj, lingvoj influis la finnan, speciale ĉi ties vortaro.

Prafinna 500‍0–10‍00 a.k.e.

La plej malnovaj vortoj en la finna originas el la komuna bazo de uralaj lingvoj, sed la nombro de vortoj, kiujn oni konas el ĉi tiu epoko, estas nur ĉ. 30. Ili estas komunaj al ĉiuj parencaj lingvoj:

  • e/mä : malnova vorto por patrino, nuntempe uzata en la finna pri kelkaj virinaj bestoj kun idoj
  • i/sä : patro
  • personaj pronomoj
  • e/lä/ä : vidi
  • kuol/la : morti
  • ei, älä : ne

En la najbaro de parolantoj de uralaj lingvoj estis parolantoj de prahindoeŭropaj lingvoj. La plej grava grupo inter ĉi tiuj estas parolantoj de hindiranaj lingvoj. El ĉi tiuj la ĉasisto-kolektistaj parolantoj de la prafinna pruntas unuajn agrikulturajn kaj religiajn vortojn:

  • por/sas : porkido
  • var/sa : ĉevalido
  • ju/ma/la : dio
  • tai/vas : ĉielo

Baza finna 1000 a.k.e – 500 k.e.

Prapopoloj, kiuj parolis finnaparencajn lingvoj, ekloĝas sur Balta maro kaj bezonas novajn vortojn. Parto de ĉi tiuj vortoj estas propraj:

  • ei/len : hieraŭ
  • neu/vo : konsilo
  • sa/na : vorto
  • val/mis : preta

Oni renkontas praĝermanojn:

  • o/lut : biero
  • la/to : fojnejo
  • hal/li/ta : regi, administri
  • ku/nin/gas : reĝo
  • tuo/mi/o : juĝo, verdikto
  • kaup/pa : komercado, komercejo, butiko

Oni renkontas prarusojn:

  • pa/ka/na : pagano
  • pap/pi : pastro
  • raa/mat/tu : biblio
  • ris/ti : kruco

Frua finna 50‍0–1‍540

Dum Mezepoko okazas multe. La ĉefaj finnaj dialektoj formiĝas, la areo kunigas al Svedio kaj la popolo konvertas al kristanismo. Oni inventas proprajn vortojn, sed pruntas multe el la sveda, kiu siavice pruntas el la germana, la franca kaj latino. Oni komercas kun platgermanaj komercistoj, el kiuj kelkaj ankaŭ loĝas en urboj Turku kaj Viipuri:

  • au/rin/ko : suno
  • saa/tan/a : Satano
  • sie/lu : animo
  • lää/kä/ri : doktoro, kuracisto
  • huo/ra : publikulino
  • häät : (ge)edziĝo, edziĝofesto

Malnova literatura finna 1540–1810

Mikael Agricola studas sub Martelo Lutero en Vitenbergo 153‍6–39. Li revenas kaj tradukas la unuan abc-libron, Novan Testamenton kaj partojn de Malnova Testamento ktp. Por ĉi tiuj verkoj li bezonas multajn vortojn. Li eltrovas novajn vortojn kaj pruntas el dialektoj (plejparte el la sub-okcidentaj), latino, la germana kaj la sveda kaj manipulas ilin. Li estas tre inventema:

  • ar/mo : graco
  • ru/koil/la : preĝi
  • Va/pah/ta/ja : Savinto
  • e/sipu/he : antaŭparolo, prologo
  • his/to/ri/a : historio
  • kä/si/kir/joi/tus : scenaro, manuskripto
  • o/ma/tun/to : konscienco
  • vi/hol/linen : malamiko

Frua moderna finna 1810–1880

Finnlando igas parton de Rusio post la milito 1808–09 inter Svedio kaj Rusio kaj nacia vekiĝo komenciĝas. Oni postulas plibonigi pozicion de la finna kaj purigi ĝin el influo de sub-okcidentaj dialektoj kaj de la sveda. Elias Lönnrot kaj aliaj eltrovas multajn novajn vortojn speciale uzante kelkaj finaĵoj: ‑e, ‑io, ‑ma kaj ‑sto. Tamen multaj vortoj estas kunmetitaj vortoj laŭ la sveda modelo:

  • haas/te : defio, juĝalvoko; de la verbo haas/taa : defii
  • kas/vi/o : herbario; de la substantivo kas/vi : herbo
  • kol/mi/o : triangulo; de la nombrovorto kol/me : tri
  • suu/del/ma : kiso; de la substantivo suu : buŝo
  • kiin/teis/tö : nemoveblaĵo; de la adjektio kiin/te/ä : nemovebla
  • an/si/oluet/te/lo : kariertabelo, vivprotokolo
  • oi/keu/denkäyn/ti : proceso, proceduro, juĝagado, juĝado

Moderna finna 1880–

La epokon de la moderna finna oni ĝenerale taksas komenci dum la du lastaj jardekoj de la 1800-jarcento. Oni uzas la finnan en ĉiuj vivfakoj. La plejparton de novaj vortoj oni eltrovas per kombini ekzistajn vortojn, kiuj povas esti hejmecaj aŭ pruntitaj.

  • au/to : aŭto(mobilo)
  • huol/ta/mo : servostacio (por aŭtoj); de la verbo huol/taa : prizorgi, servi
  • pa/kas/te : frostaĵo, frostita manĝo
  • on/gel/majä/te : danĝera malŝparo, forĵetaĵo; de la vortoj on/gel/ma : problemo kaj jä/te : malŝparo, forĵetaĵo
  • mark/ki/noin/ti : merkatado
  • vies/tin/tä : komunikado; de la verbo vies/ti/ä : kommuniki
  • ai/kuisviih/de : distraĵo por plenkreskuloj, pornografio
  • pit/sa : pico
  • ää/ria/jat/te/lu : ekstermismo