Kalendaro

Jaro enhavas 12 monatoj kaj semajno konsistas el sep tagoj laŭ la kutima Gregoria kalendaro, sed la nomoj devias de la hindoeŭropaj inkl. E-aj.

Jaraj esprimoj

Jen estas kelkaj esprimoj rilate al jaroj.

  • toissa vuonna : en la jaro antaŭ la lasta
  • viime vuonna : en la antaŭa aŭ lasta jaro
  • vuonna : en ĉi tiu jaro, ĉi-jare
  • ensi vuonna : en la sekva jaro, (sekvajare)
  • vuonna 2018 : en la jaro 2018

La gramatika kazo kun la finaĵo na kaj nomiĝas esivo, kaj ĝi interalie montras, je kiu tempo iu, unuopa ago okazas:

  • vuosi → vuonna : jaro → en la jaro
  • vuodet → vuosina : jaroj → en la jaroj.

Sezonoj kaj monatoj

La nomoj de la monatoj ne estas latinidaj kiel en multaj lingvoj sed propraj. La nomo de ĉiu monato finiĝas per -kuu, kiu lit. signifas lunon, sed estas mallongigo de kuukausi : luna perido, t.e. monato.

En Finnlando estas kvar klare apartiĝantaj sezonoj kaj la monatoj disdividiĝas en ilin.

sezono ordo­nombromonatoen E-o
talvi : vintro1.tammikuujanuaro
2.helmikuufebruaro
kevät : printempo
3.maaliskuumarto
4.huhtikuuaprilo
5.toukokuumajo
kesä : somero
6.kesäkuujunio
7.heinäkuujulio
8.elokuuaŭgusto
syksy : aŭtuno
9. syyskuuseptembro
10.lokakuuoktobro
11.marraskuunovembro
talvi : vintro12.joulukuudecembro

Sezonoj en plurala nominativo estas: talvet, keväät, kesät kaj syksyt.

Preskaŭ ĉiam en skribo oni indikas tagon kaj monaton per sia ordonombro, ekz. 21.3.2018 : la dudek unua (tago) de la tria (monato) de (la jaro) 2018. Notu la punktoj, kiuj montras ordinalojn. La ISO-norma formo 2018-03-21 ne estas ĝenerale konata.

Sezonaj esprimoj

Oni uzas apartajn kazojn en sezonaj esprimoj depende de, ĉu temas pri unuopa aŭ plurfoja ago. Unue jen estas unuopaj agoj, en kiuj oni ankaŭ uzas esivon.

  • toissa talvena : je la vintro antaŭ la lasta
  • viime kevää : je la antaŭa aŭ lasta printempo
  • kesä : je ĉi tiu somero, ĉi-somere
  • ensi syksy : je la sekva aŭtuno, (sekvaaŭtune)

Jen estas ekzemploj.

  • Maija aikoo uida viisikymmenen kilometriä tänä kesänä  : Maija intencas naĝi kvindek kilomterojn je ĉi tiu somero.
  • Matti matkustaa ulkomaille ensi syksynä : Matti vojaĝos al eksterlando je la sekva aŭtono.

Se la ago estas ĝenerala aŭ ripetanta, oni uzas adesivon (finaĵo llallä, “ĉe io”) aŭ adverban esprimon¹ (finaĵo sin).

  • talvella, talvisin : (ĉi-)vintre resp. ĉiu-vintre
  • keväällä, keväisin : (ĉi-)printempe resp. ĉiu-printempe
  • kesällä, kesäisin : (ĉi-)somere resp. ĉiu-somere
  • syksyllä, syksyisin : (ĉi-)aŭtune resp. ĉiu-aŭtune

¹: En la finna gramatiko oni rigardas ĉi-tion kiel adverba esprimo, sed en la hungara oni rigardas la ekvivalentan formon kiel gramatika kazo (temporala distributivo), kvankam oni uzas ĝin nur kun temporilataj vortoj en ambaŭ lingvoj.

Notu, ke la adesiva formo talvella povas signifi pastint-vintran, ĉi-vintran aŭ ĉiu-vintran agon depende de la formo kaj tempo de verbo ktp. Kontraŭe la adverba talvisin ĉiam signifas, ke la ago okazas ĉiu-vintre aŭ ĝenerale dum vintroj.

  • Matti ui avannossa talvisin : Matti naĝas en truo en glacio ĉiu-vintre.
  • Maija pyöräilee keväisin : Maija biciklas ĉiu-printempe.
  • Maija marjastaa kesällä : Maija rikoltas berojn somere aŭ almenaŭ dum la venonta somero.
  • Matti sienestää syksyllä : Matti rikoltas fungojn ĉiu-aŭtune aŭ almenaŭ dum la venonta aŭtono.

Monataj esprimoj

Kiam temas pri monatoj, oni uzas similajn esprimojn, sed ĉi-okaze oni uzas inesivon (“en io”). Ĉar ĉiu monato finaĝas per -kuu, la inesiva finaĵo estas ĉiam ssa laŭ la vokala harmonio.

  • toissa kuussa: je la monato antaŭ la lasta
  • viime kuussa: je la antaŭa aŭ lasta monato
  • tässä kuussa: je ĉi tiu monato, ĉi-monate
  • ensi kuussa: je la sekva monato, (sekvamonate)
  • tammikuussa : en januaro
  • helmikuussa : en februaro

Jen estas ekzemploj.

  • Maija tekee töitä tammikuussa : Maija laboras en januaro.
  • Helmikuussa Matti lomailee : En februaro Matti ferias.

Kutime tempaj esprimoj situas laste en frazo (vd. supren) kaj ĉi tia estas la neŭtrala ordo. Kiel en E-o oni emfazas la tempan esprimon per situagi ĝin en la komenco.

Kiu monato? Kioma tago?

Se oni eldiras la nomon de la monato, oni povas diri

  • kahdeskymmenesyhdes maaliskuuta : la dudek unua de marto
  • maaliskuun kahdeskymmenesyhdes : marto, la dudek unua

el kiuj la lasta estas pli ofte uzata.

Oni ofte ankaŭ eldiras daton per ordonombroj

  • kahdeskymmenesyhdes kolmatta,
    kaheskymnesyhdes kolmat : (je) la dudek unua de la tria

Sed memoru, ke oni skribas per ciferoj kaj punktoj: 21.3.2018. Ne uzu la romajn nombrojn por monatoj, se ci ne volas aperi kiel 1800-jarcentulo 🙂