Mi estas, vi estas…

Por povi diri “mi estas, vi estas…” vi bezonas scii, kiuj estas la personaj pronomoj en la finna kaj kiel la verbo “esti” fleksas.

Personaj pronomoj

La personaj pronomoj en la finna estas:

norma lingvoparolata lingvo¹en E-o
mi/nämä, mää, mie, mnäämi
si/näsä, sää, sie, snääsingulara vi aŭ ci²
hänhää, se³, tuo⁴ri⁵
memyöni
tetyöplurala vi²
te⁶formala vi
hehyöili

¹: La plej kutimaj formoj en la parolata lingvo estas mä, sä, hän, me, te kaj he. Aliaj formoj estas dialektaj.
²: Por eviti ĉiam skribi “singulara vi” oni daŭrige uzas vorton ci por singulara dua persono kaj vi por plurala dua persono.
³: Se signifas litere “ĝi” kaj estas konsiderita de iuj iomete ofenda.
⁴: Tuo signifas litere “tiu” kaj estas konsiderita de iuj pli ofenda ol se.
⁵: Vd. suben.
⁶: La formala vi estas ofte skribinta kun majusklo (Te). Ĉi tiu uzo necitas singularan formon en kunmetitaj verboformoj. Ĉar uzo de la formala vi estas rara, daŭrige oni ne pritraktas pri ĝi.

Singulara tria persono

Notu, ke la finna singulara tria persona pronomo hän ne montras sekson. Oni uzas ĝin ĉiam kaj pri konataj kaj pri nekonataj personoj. Ne ekzistas iuj seksmontraj pronomoj en la finno-ugraj lingvoj, kp. kun tema en la estona kaj ő en la hungara.

Oni-pasivo

La finna ne havas oni-pasivon, sed veran pasivon, kiu ne estas kompleksa en as- nek en is-tempo kiel en E-o. Plue pri ĉi tio poste.