Adjektivoj

Adjektivoj estas ekz. nomoj de koloroj kaj sentoj. Ankaŭ vortoj for ŝtataneco kaj etna origino estas adjektivoj en la finna. Adjektivoj estas nominoj kaj ĉi tiel fleksas laŭ la kazoj.

La finna ja havas prefikson e/pä-, kiu en iu mezuro respondas al mal-, sed kiel la plejparto de la naturaj lingvoj la finna havas apartajn malajn adjektivojn.

sur ĉi tiu paĝo

Ĝeneralaj adjektivoj

adjektivofinna maloen E-oE-a malo
hy/vähuo/nobonamalbona
suu/ripie/nigrandamalgranda
kau/nisru/ma¹belamalbela
ter/vesai/rassanamalsana
pit/käly/hytalta aŭ longamalalta aŭ mallonga
kuu/makyl/mävarm(eg)amalvarma
nuo/rivan/hajunamaljuna
uu/sivan/hanovamalnova

¹: Malo de kaunis estas huono, kiam oni parolas pri la vetero.

Jen estas ekzemploj:

  • Ilma on kaunis : La vetero estas bela. (lit. ilma signifas aero)
  • Talot ovat pieniä : Domoj estas malgrandaj.
  • Talot ovat pienet : La domoj estas malgrandaj.
  • Olemme tervei : Ni estas sanaj.
  • On kuuma : Estas varmega.
  • He ovat nuoria : Ili estas junaj.
  • Auto on vanha : La aŭto estas malnova.

En singularaj esprimoj oni uzas la singularan nominativan formon de adjektivo (hyvä, kuuma, vanha), sed en pluraj esprimoj oni uzas ofte pluralan partitivan formon (pieniä, terveitä, nuoria). Oni ankaŭ povas uzi pluralan nominativan formon (pienet), sed tiam la esprimo havas alian sencon.

Koloroj

koloroen E-o
val/koi/nenblanka
mus/tanigra
vio/let/tiviolkolora
si/ni/nenblua
vih/re/äverda
kel/tai/nenflava
o/rans/sioranĝkolora
pu/nai/nenruĝa

Oni povas prefiksi kolorojn per vaalean– : hel- aŭ tumman– : malhel-, ekz. vaaleanpunainen : helruĝa, rozkolora; tummanvihreä : malhel­verda.

Jen estas ekzemploj:

  • Talo on valkoinen : La domo estas blanka.
  • Taivas on musta : La cielo estas nigra (=verŝajne fulmotondro komenciĝas aŭ estas jam komenciĝita)
  • Lehdet ovat vihreitä : Folioj estas verdaj.
  • Lehdet ovat vihreät : La folioj estas verdaj.
  • Kukat ovat punaisia : Floroj estas ruĝaj

Sentoj

adjektivoen E-o
i/loi/nengaja, ĝoja
su/rul/li/nentrista, malgaja, senĝoja
vi/hai/nenkolera
on/nel/li/nenfeliĉa, beata
yk/si/näi/nensoleca
ra/kas/tu/nut¹enamiĝinta
vä/sy/nyt¹laca, laciĝinta

¹: Precize temas pri participoj kiel en E-o.

Jen estas ekzemploj:

  • Olen iloinen : Mi estas gaja.
  • Sinä olet surullinen : Ci estas trista.
  • Hän on vihainen : Ri estas kolera.
  • Me olemme onnellisia : Ni estas feliĉaj.
  • Olette yksinäisiä : Vi estas solecaj.
  • He ovat rakastuneita : Ili estas enamiĝintaj.

Ripeto de la persona pronomo iel emfazas personon anstataŭ agon aŭ en kazo de adjektivoj anstataŭ senton:

  • Olemme onnellisia : Ni estas gajaj (neŭtrala esprimo)
  • Me olemme onnellisia : Ĝuste, minimume ni (kaj eble neniuj aliaj) estas felicaj.