Alfabeto kaj prononco

Plejparto de la E-aj literoj kaj konsekvence la sonoj estas la samaj kiel en la finna. La finna uzas la saman ĝeneralan principon de unu litero = unu sono kiel E-o.

La baza finna alfabeto estas ekzakte la sama kiel la sveda.

literonorma prononco notoj
akiel en E-o
bkiel en E-oaperas nur en pruntovortoj, ekz. banaani : banano
ck aŭ saperas nur en pruntovortoj, ekz. celsiusaste : celsia grado
dkiel en E-o
ekiel en E-o
fkiel en E-o
gkiel en E-o
hkiel en E-o
ikiel en E-o
jkiel en E-o
kkiel en E-o
lkiel en E-o
mkiel en E-o
nkiel en E-o
okiel en E-o
pkiel en E-o
qIFA [k]praktike ne uzata, aperas nur en tre malmultaj pruntovortoj, ekz. queer : angle "queer"
rkiel en E-o
sete pli mola ol E-a so
tkiel en E-o
ukiel en E-o
vkiel en E-o
wkiel vuzata nuntempe nur en fremdlingvaj nomoj, ekz. Wittenberg : Wittenberg/Vitenbergo, aŭ nostalgie (ofte en reklamaĵoj), ekz. wanhan ajan jäätelö : glacio de malnova tempo, nostalgia glacio
xkiel ksuzata nur fremdlingvaj nomoj, ekz. Xi’an : Siano, kaj en matematiko, en kiu oni ofte prononcas kiel äks : ikso
yIFA [y]• prononcas kiel la germana ü • ĉiam vokalo
zts aŭ saperas nur en pruntovortoj, ekz. jazzi : ĵazo, en multaj okazoj oni ankaŭ skribas kun "ts", ekz. jat/si : ĵazo, piz/zapit/sa : pico
åkiel oringa a (sveda o) estas uzata nur fremdlingvaj nomoj (plejparte svedaj), ekz. ångström : anstromo 
äIFA [æ]• prononcas kiel en la germana • a kun tremao aŭ umlaŭta a estas memstara litero, ne kombinaĵo de a kaj e kiel en la germana
öIFA [ø]• prononcas kiel en la germana • o kun tremao aŭ umlaŭta o estas memstara litero, ne kombinaĵo de o kaj e kiel en la germana

Oni uzas ankaŭ du specialajn literojn por kelkaj tre raraj pruntovortoj.

literoprononco notoj
škiel ŝ• aperas nur en pruntovortoj, ekz. šakki : "ŝakludo", kaj en fremdlingvaj nomoj (plejparte rusaj kaj ĉinaj), ekz. Tšiang Kai-šek : Ĉiang Kai-ŝek • ordas alfabete kiel s
žkiel ĵ• pruntinta el la ĉeĥa 1907 por skribi kelkajn pruntovortojn (džonkki : ĵonko, maharadža : maharaĝo), kelkaj landnomojn (Azerbaidžan : Azerbajĝano) kaj por transliterigi kirilajn nomojn (Žukov : Ĵukov) • ordas alfabete kiel z