Saluton!

Ciumi aŭ ne ciumi?

Kvankam ciumo estas ĝeneraliĝita laŭ sveda modelo, multaj hezitas ciumi ĉiujn. Ia regulo estas, ke oni formale vi-diras al pliaĝaj personoj, klientoj en butikoj, restoracioj kaj en similaj situacioj, sed la kutimo tre varias. Feliĉe kutimaj salutfrazoj ne apartigas laŭ ciumo kaj la finnoj plejparte forkuŝas troan formalismon en interrilatoj.

Grado de formalo

Oni uzas diversaj salutfrazoj depende de kioma horo estas, grado de formalo, sed en la ĉiutaga vivo oni ne uzas tre formalajn salutojn (ne listitaj).

Oni disdividas tagnokton en sekvajn partojn:

  • mateno: 6–9 horo
  • antaŭtagmezo: 9–12 horo
  • posttagmezo: 12–18 horo
  • vespero: 18–21 horo
  • nokto: 21–6 horo

La salutojn plejparte observas ĉi tiun disdividon, krom oni ne kutime specifas en saluto, ĉu estas antaŭ- aŭ posttagmezo.

kiam oni renkontasen E-okiam uzata?
Hyvää huomenta!
Bonan matenon! • 6–9 horo • formala, ĉiam uzebla • ekz. al busŝoforo, vendisto, kelnero
Huomenta!
Matenon!• 6–9 horo • malpli formala, ĉiam uzebla • ekz. al busŝoforo, vendisto, kelnero; kolego, samkursano
Hyvää päivää!
Bonan tagon! • 9–18 horo • formala, ĉiam uzebla • ekz. al busŝoforo, vendisto, kelnero
Päivää!
Tagon!• 9–18 horo • malpli formala, ĉiam uzebla • ekz. al busŝoforo, vendisto, kelnero; kolego, samkursano
Hyvää iltaa!
Bonan vesperon! • 18–23 horo • formala, ĉiam uzebla • ekz. al busŝoforo, vendisto, kelnero
Iltaa!
Vesperon!• 18–23 horo • malpli formala, ĉiam uzebla • ekz. al busŝoforo, vendisto, kelnero; kolego, samkursano
Terve!
Saluton! • dum la tuta tago • neŭtrala • al personoj, kiujn vi iel konas
Hei!
He!• dum la tuta tago • neformala • al pli junaj personoj, inter junuloj, sed uzata ankaŭ kelkfoje de busŝoforoj, vendistoj, kelneroj al klientoj
kiam oni eksiĝasen E-okiam uzata?
Näkemiin!
Adiaŭ! • dum la tuta tago • formala, ĉiam uzebla • ekz. al avendisto, kelnero
Hyvää yötä!
Bonan nokton! • post 21, kiam oni enlitiĝas • formala, ĉiam uzebla • ekz. al busŝoforo, vendisto, kelnero
Yötä!
Nokton!• post 21, kiam oni enlitiĝas • malpli formala, ĉiam uzebla • ekz. al kolego, samkursano
Kiitos!
Dankon! • dum la tuta tago • neŭtrala • inter unuflanke busŝoforoj, vendistoj, kelneroj kaj aliflanke klientoj
Terve sitten!
Ĝis la revido! • dum la tuta tago • neŭtrala • al personoj, kiujn vi iel persone konas
Hei, hei!
Ĝis!• dum la tuta tago • neformala • al pli junaj personoj, inter junuloj, sed uzata ankaŭ kelkfoje de busŝoforoj, vendistoj, kelneroj al klientoj