Vokaloj

Vokala harmonio

finna vokala harmonio

Vokaloj en la finna estas a, e, i, o, u, y, å, ä kaj ö. Ili dividiĝas en tri grupojn:

  • antaŭaj vokaloj, kiujn oni prononcas en la antaŭa parto de buŝo: y, ä, ö
  • malantaŭaj vokaloj, kiujn oni prononcas en la malantaŭa parto de buŝo: a, o, u
  • neŭtralaj vokaloj, kiujn oni ankaŭ prononcas en la malantaŭa parto de buŝo: e, i

La finna vokala harmonio signifas, ke unu memstara, ne-kunmetita, vorto povas havi vokalojn nur el la sama grupo aŭ el la neŭtrala grupo:

  • antaŭaj vokaloj + neŭtralaj vokaloj: y, ä, ö + e, i
  • malantaŭaj vokaloj + neŭtralaj vokaloj: a, o, u + e, i

Esceptoj estas kelkaj fremdaj vortoj, kies skribado ankoraŭ ne estas adapita al la finna prononco. Ĉi tial ili estas tre malfacilaj por finnoj prononci, ekz. olympialaiset, olimpiaj ludoj.

En kunmetita vorto komponantaj vortoj povas elveni el apartaj grupoj, ekz. yh/dyssa/na : kunmetita vorto. Ankaŭ kelkaj finaĵoj, kiuj funkcias kiel kunmetitaj vortetoj, povas malobei la vokalan harmonion, ekz. täl/lai/nen : ĉi tia. Ĉi tiaj finaĵoj ne estas multaj.

Pro ĉi tiu vokala harmonio multaj kazaj finaĵoj havas du versiojn. Ekz. oni esprimas prepozicion “en” (sen movo) per gramatika kazo inesivo, kiu havas finaĵon -ssa-ssä laŭ la harmonio:

  • ta/lo → ta/lo/ssa : domo  en domo
  • met/sä → met/sä/ssä : arbaro en arbaro

La lasta vorto en kunmetita vorto difinas la vokalan harmonian version de kaza finaĵo.

  • yhdyssanayhdyssanassa : kunmetita vorto →  en kunmetita vorto

Du sinsekvaj vokaloj en sama silabo

En E-o du sinsekvaj vokaloj ĉiam apartenas al disaj silaboj. En la finna silaboj povas havi du vokalojn. Ĉar la litero å (ringa a aŭ sveda o) estas fremda vokalo, oni uzas ĝin unuope, sed nur de la vokala harmonio restriktas la restajn:

äöyeiaou
ääääöäyäeäi
ööäöööyöeöi
yyyyeyi
e*eyeeeieaeoeu
iiyieiiiaioiu
aaeaiaaaoau
ooeoioaooou
uueuiuauouu

*: En teorio eblas, sed ne ekzistas vortoj kun tiu kombinaĝo.

Notu, ke longeco de vokalo ne signifas akcenton, sed regule temas pri tute apartaj vortoj:

  • tu/li : fajro aŭ ri venis
  • tuu/li : vento

Du sinsekvaj samaj vokaloj en disaj silaboj

Eblas, ke la antaŭa silabo finiĝas per vokalo kaj la sama vokalo komenciĝas la sekvan silabon. Ĉiuj tiaj vortoj estas kunmetitaj vortoj. Por distingi ke ne temas pri duobla vokalo (ekz. aa), oni skribas per divid-streko:

  • tiistai-ilta : marda vespero
  • tasa-arvo : egaleco
  • Lähi-itä : Mezoriento, Proksima oriento

Oni ankaŭ uzas divid-strekon por klarigi partojn de kunmetitaj vortoj, se ekzistas ebleco de dusenco:

  • laulu-ilta : kanta vespero, vespero por kanti, kp. kun lau/luil/ta : ablativa formo de vorto “kantoj”

Tri aŭ pluraj sinsekvaj vokaloj

Rezulte de la konsonanta alterno povas ekz. la konsonanto k malaperi, kiam la vorto povas havi tri sinsekvaj vokaloj.

  • ruo/ka → ruu/al/ta : manĝo ekde, el (stato estate ĉe)  manĝo

Ĉi-kaze la du unuaj vokaloj ĉiam apartenas al la antaŭa silabo kaj la tria al la sekva.

Se vorto havas plurajn (pli ol tri) sinsekvajn vokalojn, temas pri kunmetita vorto, ekz. hää/yö : geedziĝa nokto. Ĉi tiam oni devas eksenti la kunmetitajn vortojn kaj prononci la silabojn aparte, kp. kun esperantaj vortoj kun pluraj finaĵoj.