Plejparto de la E-aj literoj kaj konsekvence la sonoj estas la samaj kiel en la finna. La finna uzas la saman ĝeneralan principon de unu litero = unu sono kiel E-o.
La baza finna alfabeto estas ekzakte la sama kiel la sveda.
litero | norma prononco | notoj |
a | kiel en E-o | |
b | kiel en E-o | aperas nur en pruntovortoj, ekz. banaani : banano |
c | k aŭ s | aperas nur en pruntovortoj, ekz. celsiusaste : celsia grado |
d | kiel en E-o | |
e | kiel en E-o | |
f | kiel en E-o | |
g | kiel en E-o | |
h | kiel en E-o | |
i | kiel en E-o | |
j | kiel en E-o | |
k | kiel en E-o | |
l | kiel en E-o | |
m | kiel en E-o | |
n | kiel en E-o | |
o | kiel en E-o | |
p | kiel en E-o | |
q | IFA [k] | praktike ne uzata, aperas nur en tre malmultaj pruntovortoj, ekz. queer : angle "queer" |
r | kiel en E-o | |
s | ete pli mola ol E-a so | |
t | kiel en E-o | |
u | kiel en E-o | |
v | kiel en E-o | |
w | kiel v | uzata nuntempe nur en fremdlingvaj nomoj, ekz. Wittenberg : Wittenberg/Vitenbergo, aŭ nostalgie (ofte en reklamaĵoj), ekz. wanhan ajan jäätelö : glacio de malnova tempo, nostalgia glacio |
x | kiel ks | uzata nur fremdlingvaj nomoj, ekz. Xi’an : Siano, kaj en matematiko, en kiu oni ofte prononcas kiel äks : ikso |
y | IFA [y] | • prononcas kiel la germana ü • ĉiam vokalo |
z | ts aŭ s | aperas nur en pruntovortoj, ekz. jazzi : ĵazo, en multaj okazoj oni ankaŭ skribas kun "ts", ekz. jat/si : ĵazo, piz/za aŭ pit/sa : pico |
å | kiel o | ringa a (sveda o) estas uzata nur fremdlingvaj nomoj (plejparte svedaj), ekz. ångström : anstromo |
ä | IFA [æ] | • prononcas kiel en la germana • a kun tremao aŭ umlaŭta a estas memstara litero, ne kombinaĵo de a kaj e kiel en la germana |
ö | IFA [ø] | • prononcas kiel en la germana • o kun tremao aŭ umlaŭta o estas memstara litero, ne kombinaĵo de o kaj e kiel en la germana |
Oni uzas ankaŭ du specialajn literojn por kelkaj tre raraj pruntovortoj.
litero | prononco | notoj |
š | kiel ŝ | • aperas nur en pruntovortoj, ekz. šakki : "ŝakludo", kaj en fremdlingvaj nomoj (plejparte rusaj kaj ĉinaj), ekz. Tšiang Kai-šek : Ĉiang Kai-ŝek • ordas alfabete kiel s |
ž | kiel ĵ | • pruntinta el la ĉeĥa 1907 por skribi kelkajn pruntovortojn (džonkki : ĵonko, maharadža : maharaĝo), kelkaj landnomojn (Azerbaidžan : Azerbajĝano) kaj por transliterigi kirilajn nomojn (Žukov : Ĵukov) • ordas alfabete kiel z |