Akcento kaj intonazio

Akcento

La akcenton oni ne montras per longeco de vokalo kiel en E-o sed per uzo de iomete pli laŭta voĉo.

La ĉefa akcento en la finna ĉiam kuŝas sur la unua silabo: KAUP/pa (butiko). La plejparto de bazformaj vortoj konsistas el du silaboj kaj inter kvar kaj ses literoj, el kiuj la lasta estas vokalo:

  • KA/la : fiŝo
  • NEL/jä : kvar
  • SYÖ/dä : manĝi
  • KAU/nis : bela

Se vorto havas kvar aŭ pli da silabojn, oni havas malĉefan akcenton sur ĉiu dua silabo. La lasta silabo ĉiam estas sen akcento.

Oni uzas etan akcenton en la vorto aŭ vortoj, kiuj prezentas novan informon, sed tia akcento ne ankaŭ estas nepra.

Se ĉi tio sonas malfacile, nur memoru la ĉefan regulon: la ĉefa akcento ĉiam sur la unua silabo.

Intonazio

Falanta intonazio estas uzata kaj en propozicioj kaj en demandaj frazoj laŭ la tuta propozicio aŭ frazo. Ofte oni komencas demandan frazon pli alta ol propozicion, sed ĉi tio ne estas nepra, ĉar oni markas demandojn per demandovortoj kiel en E-o.

La kutimo de kreskanta intonazio en kelkaj lingvoj, speciale en demandaj frazoj, sonas facile kiel kokeriko al la finnaparolanto. Evitu ĝin.