Prononco

Multaj vokaloj

La prononco bazas sur silaboj, kaj silaboj bazas sur vokaloj. Ne ekzistas silaboj, kiuj konsistas nur el konsonantoj, sed ekzistas silaboj, kiuj konsistas nur el vokaloj. La proporcio de la vokaloj rilate al la konsonantoj estas tre alta en la finna. En la finna aperas nur po 1,6 konsonantaj sonoj (egalas preskaŭ rekte konsonantoj en la finna) por ĉiu vokalo. La statistika mediano inter lingvoj estas 3,6. Konsekvence el la finna mankas vortoj kiel źdźbło (herba tigo en la pola, se mi komprenis korekte).

Kiel prononci?

Jen estas literoj kaj kelkaj vortoj. La literoj estas en ĉirkaŭa ordo de frekvenco de la parolata finna, kaj la elektitaj vortoj komenciĝas per ĉi tiu litero. Alklaku la butonon por aŭdi specimenon, kiuj konsistas prononcon de la litero kaj la ekzempla vorto ripetita dufoje.

Se mia prononco aŭdas malklara 🙂 , vi povas aŭskulti prononcon de instruisto ĉe Yle.

literoekzempla vortoprononco traduko
aa/vain
ŝlosilo
ii/sä
patro
ttu/pak/ka
tabako
nnai/nen
virino
eeu/ro
eŭro (mono)
ssi/ka
porko
llää/kä/ri
doktoro, kuracisto
oo/me/na
pomo
ääi/ti
patrino
kkah/vi
kafo
uuk/ko/nen
tondro
mmies
viro
vvau/va
bebo
jjää/te/lö
glacio
rra/ha
mono
yxx
xx
hxx
xx
ppo/lii/si
polico, policisto
dxx
xx
öxx
xx
gxx
xx
bxx
xx
fxx
xx
cxx
xx
wxx
xx
åxx
xx
qxx
xx

Kelkaj esceptoj

Kvankam la finna uzas principon, ke la prononco de ĉiu litero ne varias, sed ĉiam restas la sama, ekzistas esceptoj al la regulo. La plej kutimaj esceptoj inter skribo kaj prononco estas kombinaĵoj de kelkaj konsonantoj, kiuj aperas en du sekvaj silaboj:

kombinaĵofinna prononcoE-a prononcoekzempla vortospecimeno
nk[ŋk][nk]lanka [laŋka] : fadeno
ng[ŋː][ng]langan [laŋːa] : de fadeno, fadenon (fleksia formo)
np[mp][np]onpa [ompa] : ja estas, eĉ estas

Ankaŭ notu, ke en la parolata lingvo oni ofte forlasas la finan vokalon kaj en la okcidentaj dialektoj kelkfoje vokalon ene de vorto.