Verbo “havi”
La finna ne havas verbon “havi”, sed oni uzas esprimon, kiun oni povas laŭlitere traduki al “esti ĉe iu”.
norma lingvo | parolata lingvo¹ | en E-o |
mi/nul/la on | mul, mulla, miul, miulla, mnuul on aŭ oo aŭ o | mi havas |
si/nul/la on | sul, sulla, siul, siulla, snuul on aŭ oo aŭ o | ci havas |
hä/nel/lä on | hänel, sil, sillä, tol, tolla on aŭ oo aŭ o | ri havas |
meil/lä on | meil, meitil on aŭ oo aŭ o | ni havas |
teil/lä on | teil, teitil on aŭ oo aŭ o | vi havas |
heil/lä on | heil, heitil on aŭ oo aŭ o | ili havas |
¹: La plej kutimaj formoj en la parolata lingvo estas mul(la), sul(la), hänel, meil, teil kaj heil. Aliaj formoj estas forte dialektaj.
Notu, ke la verbo ĉiam estas en singulara tria persono, on.
- Teillä on kaunis talo : Vi havas belan domon.
- Minulla on euroja : Mi havas eŭrojn.
La gramatika kazo kun finaĵo –lla, –llä nomiĝas adesivon, kiun ci jam renkontis en kunteksto de sezonoj kaj semajno. La adesivo estas tre pluraplika:
- ĉe : talolla : ĉe (la) domo
- sur : pöydällä : sur (la) tablo
- posedo : minulla on : mi havas
- tempo : viikolla : dum aŭ en la semajno
Oni ankaŭ povas almeti la finaĵon al nomo:
- Onko Maijalla riittävästi vaatteita? : Ĉu Maija havas sufiĉe da vestoj?
- Mikaelilla on polku
pyörä : Mikael havas biciklon.
Se la nomo finiĝas en konsonanto, oni almetas -i- antaŭ la finaĵon por ebligi prononcon.
En jesaj frazoj la objekto estas en la nominativo aŭ en la partitivo depende de, ĉu la objekto estas iel tuta aŭ kompleta, numerabla. Ĉi tial en la nominativo estas talo, polkupyörä : domon, biciklon – oni kutime havas unu domon kaj unu biciklon – sed en la partitivo euroja, vaatteita : eŭrojn, vestojn, ĉar ne temas pri ĉiuj eŭroj, kiujn mi havas, aŭ pri ĉiuj vestoj, kiujn Maija havas.
En neaj frazoj oni uzas nur la partitivon, ĉar ne ekzistas eĉ parton, kiu estus ĉe la posedanto, kiam iu havas nenion.
- Mul ei oo tyttö
ystävää : Mi ne havas koramikinon. - Sinulla ei ole puhelinta : Ci ne havas telefonon.
- Maijal ei oo polku
pyörää : Maija ne havas biciklon. - Meillä ei ole autoa : Ni ne havas aŭton.
Ankaŭ ĉi-kaze la verbo ĉiam estas en singulara tria persono, ei ole.
Kies?
En E-o nur personaj pronomoj havas propran genetivan formon. Kun aliaj vortoj oni uzas prepozician esprimon “de” por montri, kies io estas, ekz. aŭto de Maija. La finna havas veran gramatikan kazon, genetivon (finaĵo –n), por ĉi tiu intenco.
norma lingvo | parolata lingvo² | en E-o |
mi/nun | mun, miun, mnuun | mia |
si/nun | sun, siun, snuun | cia |
hä/nen | häne, sen, ton | ria |
mei/dän | meidä, meijä, meirä | nia |
tei/dän | teidä, teijä, teirä | via |
hei/dän | heidä, heijä, heirä | ilia |
²: La plej uzataj estas denove la unue listitaj: mun, sun, häne, meidä, teidä kaj heidä. Aliaj formoj estas forte dialektaj.
Oni povas konstrui la genetivan formon de ĉiuj nominoj,
de substantivoj
- talon, talojen : de domo, de domoj
- pöydän, pöy/ti/en : de tablo, de tabloj
- viikon, viikkojen : de semajno, de semajnoj
de adjektivoj
- hyvän, hyvien : de bela, de belaj
- suuren, suurten/suurien³: de granda, de grandaj
- kuuman, kuumien : de varmega, de varmegaj
de nombrovortoj
- viiden, viisi/en : (mankas el E-o) “de kvin”, “de kvin-j”
- sadannen, sadansien : “de centa, de centaj
kaj de pronomoj kiel en la tabelo supre.
³: Kelkaj vortoj havas plurajn pluralajn genetivajn formojn. Ĉi tiuj formoj apartiĝas el aliaj per la konsonanta alterno, ekz. suurten (la forta ŝtupo) kontraŭ suurien (la malforta ŝtupo). Ofte oni preferas formojn de la forta ŝtupo, sed ambaŭ estas korektaj.
La finna genetivo ne nur montras posedon, sed funkcias kiel ĝenerala rolmontrilo en multaj esprimoj (vd. afiŝon).
- kirjan poika : knabo figurita en la libro
- Aaltosen rintakuva⁴ : busto posedata de Aaltonen (familia nomo) aŭ busto farita de Aaltonen
- Turun kadut : stratoj en la urbo Turku
- katujen liikenne : trafiko sur la stratoj
- kesän sää : la vetero dum la somero
- …
⁴: La tria ebla signifo estas “busto pri Aaltonen”, sed en ĉi-kaze temus pri akuzativo, kiu plejparte ŝajnas simila al la genetivo.