Verbo “esti”
Nun vi konas la personaj pronomoj kaj scias, ke la finna estas tre fleksema. Finfine estas tempo por la verbo olla, “esti”. Bedaŭrinde la verbo olla estas neregula (kp. kun la germana sein), do kun personaj pronomoj oni atingas la sekvan tabelon.
persono | en norma lingvo | en parolata lingvo | en E-o |
minä | olen | oon | mi estas |
sinä | olet | oot | ci estas |
hän | on | on, o | ri estas |
me | olemme | ollaan¹ | ni estas |
te | olette | olette, olet | vi estas |
he | ovat | on, ova, ovat | ili estas |
¹: Prave la formo ollaan estas pasiva formo, sed en la parolata lingvo oni uzas ĝin pri plurala unua persono.
Oni povas forlasi la personan pronomon en aliaj formoj krom en la tria kaj diri nur olen, oon
Kiel do prezenti sin?
Oni prezentas sin per “mi estas…” kaj la nomo. Oni ankaŭ uzas la saman frazon por diri, kio estas onia profesio aŭ hobio.
- Minä olen Maija : Mi estas Maija.
- Minä olen Matti : Mi estas Matti.
- Minä olen TOI/mis/to/työn/te/ki/jä : Mi estas kontoristo.
- Minä olen KEIT/tä/jä : Mi estas kuiristo.
- Mä oon ES/pe/ran/tis/ti
: Mi estas esperantisto. - Mä oon NU/mis/maa/tik/ko
: Mi estas numismato. - …
Notu, ke la finnaj personaj homoj ne havas seksmontrajn finaĵojn. Oni bezonas nur parkerigi, ĉu iu nomo estas uzata de viroj aŭ virinoj. Ekz. Maija estas virina nomo kaj Matti vira nomo.