Verbotipoj

Verboj fleksas laŭ persono, tempo kaj modo en la finna. Krome la nea vorto estas verbo, fleksas kaj funkcias kiel modala verbo.

Nea verbo

La nea vorto en la finna estas verbo, t.e. ĝi fleksas laŭ persono.

  • en : mi ne
  • et : ci ne
  • ei : ri ne
  • emme : ni ne
  • ette : vi ne
  • eivät : ili ne

La nea verbo povas aperi antaŭ aŭ post de la persona pronomo: minä en sanoen minä sano : mi ne diras. La diferenco estas, ke en la lasta formo neado estas pli emfazanta.

En la parolata lingvo la nea verbo kaj la persona pronomo kelkfoje asimiliĝas: en minä → emmä : mi ne aŭ et sinä → etsä : ci ne. En kelkaj dialektoj eivät mallongigas al eivä.

Konsonanta alterno

Konsonanta alterno signifas, ke certaj konsonantoj kaj konsonant­kombinaĵoj (ĉefe k, kk, l, ll, p, pp, t kaj tt, sed ankaŭ aliaj) alternas, kiam la vorto fleksas. Alterno koncernas kaj nominojn (kiuj fleksas laŭ kazoj) kaj verbojn (kiuj fleksa laŭ persono, tempo kaj modo). Oni uzas terminojn forta kaj malforta ŝtupo. La alterno povas okazi nur inter la lasta kaj antaŭlasta silabo (kalkulita laŭ la baza vorto).

Krome kelkaj kombinaĵoj estas asimiliĝitaj kun najbaraj konsonantoj, kion verŝajne faras ĉi tiun alternon unu el la plej malfacilaj aspektoj en la finna.

Dum ĉi tiu kurso oni ne klopodas ekspliki la sistemon en tute, sed vi devas nur parkerigi la alternoj. Jen estas kelkaj alternoj.

forta ŝtupoen E-omalforta ŝtupoen E-oalterno
lukkoŝlosolukonde ŝloso, ŝlosonkk → k
lukealegiluenmi legask → _
poikaknabo, filopojande knabo, knabon, de filo, filonk → _ (kaj i ŝanĝiĝas al j)
lukunombro, ĉapitroluvunde nombro, nombron, de ĉapitro, ĉapitronk → v
tullavenitulenmi venasll → l
kaupunkiurbokaupungiturbojnk → ng
rantastrandorannatstrandojnt → nn
ripamantenilorivande mantenilo, mantenilonp → v
kauppabutikokaupatbutikojpp → p