sur ĉi tiu paĝo
Semajno
Viikko signifas semajnon, kiu komenciĝas laŭ la normo je lundo. Kiam oni interakordas pri renkontoj ktp., oni ofte indikas semajnon per sia orda nombro, 1–53, ekz. Tapaaminen on viikolla 14: La renkontigo estas je la semajno 14.
- toissa viikolla : je la semajno antaŭ la lasta
- viime viikolla : je la antaŭa aŭ lasta semajno
- tällä viikolla : je ĉi tiu semajno
- ensi viikolla : je la sekva semajno
- viikolla 14 : dum aŭ en la semajno 14
Oni uzas adesivon samekiel kun ĝeneralaj sezonaj agoj.
La semajnaj tagoj
La finnaj nomoj por la semajnaj tagoj bazas sur la praĝermanaj.
tago | mallongigo¹ | je tago | en E-o |
maa/nan/tai | ma | maanantaina | lundo |
tiis/tai | ti | tiistaina | mardo |
kes/ki/viik/ko | ke | keskiviikkona | merkedo |
tors/tai | to | torstaina | ĵaudo |
per/jan/tai | pe | perjantaina | vendredo |
lau/an/tai | la | lauantaina | sabato |
sun/nun/tai | su | sunnuntaina | dimanĉo |
¹: Oni vidas mallongigojn multe: en kalendaroj, en anoncoj de butikoj kaj malfermaj horoj de oficejoj.
La gramatika kazo estas denove esivo, kiel kun jaroj kaj sezonoj, kiam iu, unuopa ago okazas.
Relativaj tagoj
tago | je tago | en E-o |
toissa | toissa | antaŭhieraŭa tago; antaŭhieraŭ |
eilinen | eilen | hieraŭa tago; hieraŭ |
tämä² päivä | tänään | hodiaŭa tago; hodiaŭ |
huominen | huomenna | morgaŭa tago; morgaŭ |
yli | yli | postmorgaŭa tago; postmorgaŭ |
²: Tämä estas montra pronomo, “finna tabelvorto”, por “ĉi tiu” aŭ “ĉi tio”.
³: Laŭlitere yli signifas “super”, “trans” aŭ “ĉef-” kaj estas uzata ekz. en vortoj yli