Variacioj

Malfajne oni povas diri, ke ekzistas tri variacoj en ĉiu lingvo, ankaŭ en la finna. Oni parolas pri norma aŭ skribata lingvo (kelkfoje nomata kiel libra lingvo), pri parolata lingvo kaj pri dialektoj.

Norma lingvo

En la amaskomunikiloj, gvidiloj kaj ĝenerale iel publikaj skriboj oni uzas la norman finnan, kiu  bazas sur malnovaj dialektoj kaj estas konscie kombinita de tiuj. Ĉi tiu konscia kombinado montriĝas ekz. en pruntitaj konsonantoj, vd. konsonantoj.

Parolata lingvo

Parolata lingvo signifas lingvan formon, kiu apartiĝas de la norma, skribata lingvo, sed ne estas karakteriza al iu regiona variaco, dialekto. Karakteriza al la parolata lingvo estas ekz. malapero de litero a kaj ä antaŭ verboj “esti” kaj “ne” (jes, la vorto por ne estas verbo en la finna) kaj uzo de mallongitaj formoj de singularaj personaj pronomoj ( anstataŭ minä kaj anstataŭ sinä).

Dialektoj

Kiam oni parolas pri dialektoj de la finna, oni kutime indikas sep, t.n. malnovajn regionajn aŭ bazajn dialektojn, vd. artikolon en Vikipedio. Kvankam la uzo de “puraj” dialektoj nuntempe estas malmultiĝita, restas kelkaj vortoj (ekz. dialektaj formoj de personaj pronomoj) kaj precipe tono, kiuj malkovras el kiu parto de lando la parolanto devenas.

Plurcentreco?

Tradicie oni rigardis, ke la finna estas unucentra lingvo, t.e. estas unu loko, de kiu ĉiuj parolantoj pli malpli devenas kaj kie oni parolas la “korektan” formon de lingvo. Evoluo en Svedio dum la lastaj jaroj estas du-dika. Unuflanke la finna spertis floradon kaj estis nuntempe en furoro danke al, ke pluraj famuloj pli kuraĝe agnoskis siajn finnajn radikojn. Aliflanke malgraŭ sia oficiala statuso de malplimulta lingvo finnaplarolantoj submetigas en ĉiutaga vivo, ekz. per malpermesi paroli la finnan en laborejoj. Ŝajnas, ke ŝanĝo al vera multlingveco ne okazas sendolore eĉ en Svedio.